Plursporta Mara Ferio 2018
biciklo, kanuo,
boato, piedmarŝo
(antaŭ Itala Kongreso)

Kvar taga ferio ĉe Ligura marbordo por praktiki sportojn.
13-17 Aŭgusto 2018 (tuj antaŭ Itala Kongreso).

Grupo Esperanto Tigullio, ano de la Itala Esperanto Federacio, organizas sportan ferion por esperantistoj tuj antaŭ la 85a Itala Kongreso de Esperanto 2018. Estas ferio por praktiki marajn sportojn kune kun samideanoj. La loko troviĝas en Riva Trigoso (mapo), antikva fiŝistaj vilaĝeto kun granda plaĝo, proksima al la fama turisma urbeto Sestri Levànte en Golfo Tigullio, Ligurio (nord-okcidenta Italio). La loĝejo estas proksima kaj al la plaĝo kaj al la fervoja stacidomo.

Biciklado:
La biciklado okazos sur la spektakla biciklovojo Framura-Lévanto, akirita per la transformo de la antikva fervojo. La itinero estas ebena: laŭlonge de la biciklovojo estas tuneloj kaj vojpecoj apike super la maro, dumvoje eblas halti en belegaj plaĝoj por bani sin kaj tagmanĝi piknike (www.bicitours.it). Por la amantoj de montarbiciklo estas ankaŭ itineroj sur la montoj. La bicikloj estos luataj por kvar tagoj, kaj ili servos ankaŭ por veturi al diversaj celoj en la sekvaj tagoj (kosto: € 30).

Kanuado:
La kanuado okazos sur la maro en Golfeto de la Fabeloj kaj Golfeto de la Silento de Sestri Levànte ("Baia delle Favole" kaj "Baia del Silenzio"). Ni pagajos laŭlonge de la marbordo kaj haltos en sovaĝa plaĝo por ripozi, tagmanĝi piknike kaj ludi kun la kanuoj. La kanuado daŭros la tutan tagon. Kanua instruisto estas je dispono por komencantoj (senpage). Probable eblos ankaŭ fari noktan kanuadon (libervole), organizote de la Asocio "Shock Wave Sports" (www.shockwavesports.org), kun asistado de iuj kanua instruistoj. Ni atingos la kanuejon per biciklo aŭ buso kaj la kanuoj estos luataj ĉe la plaĝo (€ 30 po kanuo po tago).

Velboatado:
La velado okazos en la marbordo de Sestri Levànte ĝis Monèglia. La boato estas tipo "trimarano", tre amuza kaj tre rapida. La ŝipestro estas afabla itala velisto. La velado estos organizita de la Asocio "Silent Bay Sailing Charter" (www.silentbay.it). Ni atingos la haveneton per biciklo aŭ buso kaj la velado daŭros duonan tagon (€ 50 po persono).

Piedmarŝado:
La piedmarŝado okazos en la tre famaj Kvin Landoj ("Cinque Terre"). La itinero estos Monterosso-Vernazza kun la ebleco daŭrigi ĝis la aliaj vilaĝetoj piedmarŝante aŭ trajne (Corniglia, Manarola, Riomaggiore). La piedmarŝado daŭros la tutan tagon kaj ni faros piknikon meze de vitejoj. (www.cinqueterre.com). Ni atingos la padon per trajno (unu horo da vojaĝo) kaj la eniro en la pado kostas proksimume € 8 kape.

Loĝado kaj manĝoj:
Dum la ferio vi loĝos en luataj apartamentoj aŭ en gastejo ("Bed & Breakfast"). La matenmanĝoj estas inkluzivitaj en la prezo aŭ pretigata de vi mem (dependas de la aranĝo). La tagmanĝoj estos ĉiam piknike. La vespermanĝoj povos okazi en la gastejo aŭ en la apartamento aŭ en restoracio (dependas de la aranĝo).
La kosto de la loĝado en plurlitaj ĉambroj estas proksimume € 30-40 po persono po nokto.

Kiu povas partopreni:
La partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj novicoj kaj spertuloj. Ne estas bezonata antaŭa sperto pri sportoj, la nivelo de la praktikado estas baza kaj instruantoj estas je dispono.
Estas deviga la kapablo naĝi kaj bicikli.
La ferio estas organizata de membro de Grupo Esperanto Tigullio (volontulo) kiu loĝas en Riva Trigoso kaj regule praktikas ĉi tiujn sportojn. Li akompanos vin dum ĉiuj sportpraktikadoj kaj pasigos ĉiujn vesperojn kun vi (tamen li dormos en sia hejmo, ne en la gastejo). Li parolas Esperanton kaj klarigos al vi la fakan terminologion pri la koncernaj sportoj.

Kiel atingi la lokon:
Riva Trigoso estas facile atingebla per trajno: la stacidomo de Riva Trigoso estas 15 minutojn piede de la loĝejo.
Riva Trigoso estas atingebla ankaŭ per aviadilo: la plej taŭgaj flughavenoj estas Pisa, Milano, Bergamo kaj Genova (estas trajnoj de la flughavenoj ĝis la stacidomo de Riva Trigoso).
Se vi volas veni per aŭtomobilo, la aŭtovoja eliro estas "Sestri Levante" kaj estas senpaga parkejo en la ĉirkaŭaĵo de la loĝejo.

La programo:
La programo estas fleksebla kaj estos adaptita al la teknika nivelo de la partoprenantoj.
La baza programo estas:

Prezo po persono:

Loĝejo:€ 180-200  (5 noktoj lito+matenmanĝo) pagenda 50% je la aliĝo, 50% surloke
Tagmanĝoj:libera  (5 piknikoj po proksimume € 10) pagotaj surloke
Vespermanĝoj:libera  (5 po proksimume € 20 ĉe restoracio aŭ picejo) pagotaj surloke
Biciklo:€ 30  (luo por 4 tagoj) pagota 50% dum Junio, 50% surloke
Kanuo:€ 30  (luo por 1 tago) pagota surloke
Trimarano:€ 50  (kvoto po persono por duono tago) pagota surloke
Piedmarŝo:€ 8  pagota surloke
Trajnoj:€ 15-30  pagota surloke
Asekuro:ne inkluzivita en la partopreno, ĉiu partoprenanto devas prizorgi por si mem.

Antaŭmendo: € 100 antaŭ 20-5-2018.
Minumuma nombro de partoprenantoj: 4 (Antaŭpago tute redonota pro neokazigo).
Maksimuma nombro de partoprenantoj: 10. Aliĝu nun por garantii vian lokon!

Klaku ĉi tie por la

Jen la lokoj kie ni estos... (Sestri Levante apud Riva Trigoso)

Ekkontaktu la organizanton por informiĝi pri la disponeblo, skribu al alex@nodobandiera.it