Velado por Esperantistoj


MappaGenova

Malkovru Ligurion per vela-boato!
Kvin taga ŝipvojaĝo, de la 1-a ĝis la 5-a de Junio 2016, tra la Golfo de Ĝenovo, vizitante Portofinon, Sestri Levante kaj la Kvin Landojn.

La “Grupo Esperanto-Tigullio”, ano de Itala Esperantista Federacio, kunlabore kun Vela Asocio “Flaga Nodo”, organizas veladon por esperantistoj en la pitoreska marborda regiono de Ligurio (nordokcidenta Italio). Ni velados admirante de la maro la plej tipajn vilaĝetojn de la Riviero kaj ĝiajn mirindajn naturvidaĵojn.

Estos ŝanco por renkonti novajn geamikojn esperantistajn ene de la emocia nekutima kadro de la velkrozado.
La jaĥtestro estas longasperta itala velisto, ano de Grupo Esperanto-Tigullio kaj parolas Esperanton.
Ni faros etapon en Chiavari, kie ni havos eblecon renkonti aliajn membrojn de Grupo Esperanto-Tigullio, kaj vespermanĝi kune.

VerdaSpinako04FlagoSurJaktoSestriLevante2gNavigazione16
La partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj velistoj kaj novicoj. Ĉiu partoprenanto havos la eblecon piloti la jaĥton kaj praktiki la velŝipajn manovrojn. Estas necesa la kunlaboro de ĉiuj por la navigado, la albordiĝo kaj la kuirado; tamen ne estas bezonata antaŭa sperto pri velŝipado.

La programo:

  • Alveno en Ĝenovo merkrede 01-06-2016 per individua veturado.
  • Renkontiĝo kaj enŝipiĝo en Antikva Haveno de Ĝenovo merkrede 01-06-2016 je la 18:00 horo.
  • Enloĝiga aranĝo en jaĥto 13 metra, kun 4 kajutoj, 10 kuŝlokoj, 2 necesejoj (vidu bildojn sube).
  • Rapida aĉetado ĉe superbazaro por proviantejo.
  • Mallonga leciono por ekkoni la jaĥtan rigilaron.
  • Tranoktado sur la jaĥto en du-kuŝlokaj kajutoj (ĉiuj tagoj).
  • Ĵaŭdo matene: malankriĝo kaj velado al Chiavari, kun dumvoja vizito al la fama Abatejo de San Fruttuoso.
  • Takadoj, subventaj ĝiradoj, boardoj, bulenoj kaj aliaj emociaj velaj manovroj.
  • Tagmanĝo en la jaĥto dum navigacio aŭ ankrite (ĉiuj tagoj).
  • Ĵaŭdo vespere: ŝnurfiksado en haveno de Lavagna kaj renkonto kun esperantistoj de Grupo Tigullio, por vespermanĝo kune en restoracio.
  • Vendrede: velado direkte al Sestri Levante ĝis Vernazza (dua de la famaj “Kvin Landoj”).
  • Sabate: reen-velado al Golfo de Tigullio, vizito al la fama Portofino kaj tranoktado enjaĥta en Santa Margherita.
  • Dimanĉe: reveno al Ĝenovo, kun dumvoja vizito al la marvilaĝo Camogli.
  • Elŝipiĝo dimanĉe 05-06-2016 proksimume je la 14:00 horo, aŭ alia taŭga horo por la flugo.
  • Reveno al propra lando dimanĉo posttagmeze aŭ vespere per individua veturado

Prezo: 280 € por persono.
La prezo inkludas: luadon de la jaĥto kaj Jaĥtestro.
La prezo ekskludas: vojaĝelspezojn por atingi la jaĥton, Komunan Kason, Kaŭcion, Asocian/Asekuran Karton.
Komuna Kaso: dependas de kiom ni trinkos… (ĉirkaŭ 120 €)
Nombro minimuma de partoprenantoj: 6.

Jen la lokoj kie ni navigos…

portofino_3SestriLevante1gSan Fruttuoso-bbaia-del-silenzio1

… kaj jen la jaĥto:

Catalina-42-eoCatalina-42-bCatalina-42-arangxo

Vidu FOTOJN de simila ferio.

Ekkontaktu nin pro informiĝi pri la disponeblo!
Skribu al info@NodoBandiera.it

Por informoj:
Mi rajtigas la traktadon de miaj datenoj

SestriLevante3gNavigazione31Navigazione32Rada21
La Admiralo diras:
“Ĉiuj niaj programoj estas orientigaj kaj estas submetitaj al modifoj surbaze de la vetera/mara/amasiĝa kondiĉo, je la nekontestebla juĝo de la jaĥtestro. Niaj veladoj havas sportan karakteron: ĝi postulas adaptiĝemon al la maraj kondiĉoj kaj respekton al kunuloj de la deĵorteamo. Lerni estas amuzo: la didaktiko estas intergriĝinta en niaj travivaĵoj, en realigo de niaj instituciaj celoj.”